Ĉu vi konas nian sunsistemon?

Nia sunsistemo enhavas unu stelon, la Sunon, kaj ok planedojn, multajn lunojn, asteroidan zonon, la Oortan nubon kaj la Kujper-Zono :

NiaStelaSistemo.jpg

El Vikipedio:

00 suno

La Suno (latine Sol, greke Helios) estas la nura stelo de Sunsistemo. La restaj objektoj de tiu sistemo rondiras ĉirkaŭ Suno aŭ iu objekto rindiranta Sunon. […] Kiel la aliaj steloj en la universo, la Suno estas grandega globo de plasmo. La Tero estas nur je proksimume 150.000.000 km de la Suno.”

01 merkuro.jpgMerkuro estas la plej malgranda planedo de la Sunsistemo, kaj ankaŭ la plej proksima al la Suno. Merkuro ricevis sian nomon de la romia dia heroldo Merkuro, verŝajne pro sia rapida migrado tra la ĉielo. Ties helmon kun flugilojn montras la astrologia simbolo de Merkuro: ☿. La planedo posedas nek naturajn satelitojn, nek ringojn.”

venuso.gif
Venuso estas la dua plej ena planedo de la Sunsistemo, kaj la sesa plej granda. En sia orbito, ĝi estas la planedo kiu plej proksimas al la Tero.”

la_tero.jpg
La Tero estas nia planedo, la tria planedo ekde la Suno (post Venuso kaj antaŭ Marso). Rilate al diametro kaj maso ĝi estas la kvina plej granda el la ok planedoj de la Sunsistemo kaj la plej granda el la terecaj planedoj (negasaj planedoj). Ĝi havas la plej granda denseco meze de la planedoj de la Sunsistemo.”

marso.jpgMarso estas la kvara planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno. Ĝi estas konata ekde la pratempo, ĉar ĝi estas klare videbla en la nokta ĉielo de Tero, kaj ŝuldas sian nomon al Marso, la romia dio de milito. Ĝia astrologia simbolo (♂) montras la egidon kaj lancon de la dio, kaj identas la simbolon de la vira sekso. Marso estas foje nomata la ‘Ruĝa Planedo’ pro ĝia ruĝa aspekto, pro granda iomo da fera oksido en ĝia ŝelo; ĝi ankaŭ estas konsiderata la frata planedo de Venuso kaj Tero.”

asteroida_zono.jpg
Inter Marso kaj Jupitero estas la Asteroida Zono, kiu “estas kolektiĝo de sunsistemaj objektoj inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero.”

jupitero
Jupitero estas la kvina planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la suno, kaj la plej granda. Ĝi havas la nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero. […] Tiu montras fulmon aŭ aglon. Jupitero estas unu de la gasgigantoj, kiuj laŭ ĝi ankaŭ nomiĝas jupitersimilaj planedoj.”

saturno.jpgSaturno estas la sesa planedo de la sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno, la dua plej granda, post Jupitero, kaj la unika kun videbla ringo ekde nia planedo. Ĝi klasifikiĝas kiel gasgiganto kaj estas la plej fora planedo videbla per nudaj okuloj el Tero. Pro tio ĝi estas konata ekde la pratempo.”

urano.jpg
Urano estas la sepa planedo de la sunsistemo kaj membras klason de la eksteraj, jupitersimilaj planedoj. Ĝi estas la 4-e plej peza kaj 3-e plej granda planedo en la sunsistemo. Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano.”

neptuno.gif
Neptuno estas la oka kaj plej ekstera[3] planedo de la sunsistemo. Ĝi estas ankaŭ la lasta kaj malplej granda el la kvar gasgigantoj, sed la kvara plej granda kaj tria plej peza el ĉiuj planedoj de la sunsistemo[4].”

 

 

Oort-cloud
La nubo de Oort (ankaŭ oorta nubo) estas, astronomie, la plej ofte akceptata teorio pri la origino de longperiodaj kometoj. Ĝi estas vasta envolvaĵo de korpoj orbitanta inter 40 000 kaj 150 000 UA de la Suno. Ĝi do troviĝas preter la orbitoj de planedoj kaj la zono de Kuiper.”

 

Kuiper_Belt.jpgLa Kujper-zono aŭ Kujper-bendo (ankaŭ nomata Edgeworth-Kuiper-zono) estas proksimume cirkla zono ĉirkaŭ la Suno inter distanco de 30 ĝis 50 astronomiaj unuoj (AU) de ĝi, en la ekliptiko. Simile al la asteroida zono, ĝi kredeble enhavas ĉirkaŭ dek-milojn da objektoj kun diametro de pli ol 100 km, multegajn malpli grandajn, kaj almenaŭ tri nanoplanedojn: Plutonon, Makemakon kaj Haŭmeon. Male al tiuj de la asteroida zono (kiuj estas ĉefe rokaj kaj metalaj), la korpoj de la Kujper-zono konsistas ĉefe el vaporiĝemaj komponaĵoj kiel metano, amoniako kaj akvo.”

(Mi ne faris ĉi tiun bildon. La bildoj de la suno kaj la planedoj venas el Bing.)

 

Advertisements

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s